vendredi 21 mars 2014

TUTMONDA KOLOKVO


Tria Tutmonda KOLOKVO pri 
Instruado de Esperanto

Dua  informo  2014-03-01                

Invito iros de shtato al chiuj shtatoj de la mondo. Char en Svislando la kantonoj estas shtatoj, kontaktoj okazis kun la kantona registaro de Neuchâtel kun peto, ke la kantono invitu. Kaj la registaro konsentis per decido je la 20a de novembro 2013. En la kantono Neuchâtel troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie troviĝas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo. (En la franca : Conférence, en Esperanto Kolokvo, char ILEI okazigas chiun jaron Konferencon) La datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015, (Ĵaude la 14an de majo estas kristana festo kaj feritago) do en la fama jubilea jaro UNESKO-Montevideo 60.

La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua en Prago en 1927. Estos la tria.

La registaro de la kantono do konsentas inviti chiujn registarojn de la mondo sendi iun delegacion al tiu kolokvo.  Tio signifas, ke en chiu shtato de la mondo venos al la registaro la invitletero (en marto-aprilo 2014). Do la registaro devos esplori, informighi, chu Esperanto estas instruata sur ghia teritorio. Tio estas unu el la pozitivaj aferoj en tiu kolokvo.

ILEI estas la organizanto. Che ILEI okazis estrara voĉdonado, la okazigo de tiu evento estis aprobita.



La du lokoj de la Kolokvo estas nun rezervitaj.





« Aŭlo de la junaj lagobordoj » (Aula des Jeunes Rives) en Neŭŝatelo.


Aŭlo kaj « Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia » (CDELI) 
en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds.


Noto: Inter la du urboj estas 28 km. Veturado dauras proks. 20 minutojn.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire