lundi 30 décembre 2013

KVINA AFRIKA KONGRESO malfermo


Malferma ceremonio, 30an de dec 2013 je la 9a horo.
Hotelo Pac-haveno, Kotonuo



Privas Tchikpe klarigas ion al la vic-urbestro Sinjoro HOUESSINON
Dekstre Adjévi ADJE



Selektitaj salutoj ricevitaj el multaj el 35 landoj.

  1. Dieter Rooke Svislando,  legata de Cyprien
  2. Ishikawa Chieko Japanio,  legata de Sébastien Essou
  3. James Rezende Piton Brazilo, legata de  Joseph Tchokpodo
  4. Miroslav Malovec Ĉeĥio, legata de Yves Hounsounou
  5. Monique Arnaud, Jean-Pierre Boulet, Francio,  legata de Joseph Tchokpodo
  6. Keyan Sayadpur  Irano,  legata de Kingslim Edah
  7. Mihai Trifoi Rumanio, legata de Illiassou Boukari
  8. Lee Jungkee Koreio, legata de …



Joseph Tchokpodo gvidis la tutan ceremonion.

Salutoj el ĉeestantaj landoj

  1. Benino, Parfait, la plej juna kongresano (el Lokossa)
  2. Burundo, Jeremie Sabiyumva prezidanto de ANEB
  3. Ebura Bordo, Antoine Kouassi Kouablan, prezidanto de KEA
  4. Haitio, Sylnoble Everson
  5. Kamerunio, Tomaso Wang
  6. Niĝerlando, Boukari Illiassou
  7. Senegalo, Assane Faye président de SEA
  8. SudAfriko, Emile Malanda, plie parolis nome de RD Kongo
  9. Svedio, Anita Dagmasdotter
  10. Svislando, Mireille Grosjean co-prezidanto de SES
  11. Togolando, Kossi Senam Houatsi


Jérémie Sabiyumva legas la mesaĝon de TEJO
Karlo Alofa tradukas al la franca

Movadaj establoj.

  1. Salutmesagho de UEA : en la franca Privas
  2. Salutmesagho de la vic-prezidanto de UEA: Kingslim Edah
  3. Salutmesagho de SATamikaro; en la franca Joseph Tchokpodo
  4. Salutmesagho de TEJO : en la franca Jeremie Sabiyumva
  5. Salutmesagho de la prez de ILEI en la franca




Altestimata Sinjoro Ministro pri Kulturo aŭ ties reprezentanto
Altestimata Sinjoro Marcel Oya, Ĝenerala Sekretario de la Benina Komisiono por UNESCO

Sinjoro Prezidanto de la Asocio « Scio Sen Bariloj »
Sinjorino Prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Sinjoro Kunordiganto de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto Asocio
Sinjoro Prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj

Altestimataj Gesinjoroj,
Karaj Gekongresanoj,


En la nomo de Sinjoro Urbestro de la Urbo Kotonuo mi volas bonvenigi vin en nia urbo.


Estas honoro por la lando Benino kaj la urbo Kotonuo akcepti la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto, kiu okazos en la Kulturcentro JoCa en la dekdua distrikto de Kotonuo de la 30a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014.


Benino same kiel tuta Afriko elstaras pro sia granda kultura riĉeco kaj abundeco je plej diversaj lingvoj. Tio estas pozitiva fakto, tamen tio ankaŭ kaŭzas malfacilaĵojn en la komunikado. Pro tio ni atente observas la disvolviĝon de la internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala lingvo, kiu devas faciligi la komunikadon inter ĉiuj homoj sendepende de iliaj devenoj, religioj, etnoj.


Mi estis tre impresita de la unua parto de tiu solena malferma ceremonio kaj de la amikeco, kiu ekzistas inter vi danke al la uzo de tiu lingvo Esperanto.

Kiel lingvo de paco kaj amikeco ĝi devas plu antaŭeniri por efike kaj valorplene utili al la tuta homaro.

Mi deziras al vi, ke via kunveno alportu al vi novajn informojn, ideointerŝanĝojn, agrablajn momentojn, gustumadon de tipe beninaj pladoj, kaj mi deziras, ke la tuta mondo, danke al via restado kaj laboro ĉi tie, atenteme rigardu al la kontinento Afriko ĝenerale kaj al la lando Benino pli precize.


Hodiaŭ ni baldaŭ malfermos oficiale kaj solene la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto kaj esperas kun granda senpacienco, ke Universala Esperanto Asocio honorigos nin, kiam ĝi permesos al ni akcepti ĉi tie en baldaŭa estonteco la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en la kontinento Afriko.


Per tiuj esperplenaj paroloj kaj kun bondeziroj al vi por agrabla restado sur la teritorio de Béhanzin kaj de Houegbadja kaj en la bela urbo Kotonuo, mi oficiale deklaras malfermita la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto.

Vivu amikeco inter la popoloj !
Vivu paco en la tuta mondo !
Vivu la internacia lingvo Esperanto !
Vivu la lando Benino !

Mi dankas vin.



Kompreneble tiu teksto en Esperanto estas traduko de tio, kion la vic-urbestro diris en la franca.


Enkonduke la vic-urbestro menciis la abundajn kunlaborojn el la subregiono Niĝerio, Benino, Togolando, Ganao kaj Ebura Bordo kaj konstatis, ke la uzo de Esperanto estus tre adekvata solvo por la lingvoproblemo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire