mercredi 21 novembre 2012

KOTONUO, NOVEMBRAJ EVENTOJ

En novembro 2012 okazis diversaj eventoj en Kotonuo, Benino.

Unue okazis en CODIAM prelego de Mireille Grosjean pri Esperanto.

 


Afrika etoso en kulturcentro CODIAM


Preparlaboroj
 


La kalendareto de JEFO, la glufolio de SATamikaro (vidu la kurbitan formon, ghin kaùzis la varmeco kaj humideco) kaj paghmontrilo atendas la partoprenantojn.



Enirejo.
Privas Tchikpe bonvenigas la alvenantojn.
"Bonne arrivée!"
(Bonan alvenon!)


 
Shi estas instruistino pri la angla lingvo. Shi venis per motorciklo al la prelego. Poste shi partoprenis la kurson "Unua Kontakto". Shi ricevis fine de ghi atestilon kun mencio Tre Bone.



Sinjoro Bokossa, sube kun hela chemizo, estas kunsidestro. Li donas la parolvicon al Privas Tchikpe, prezidanto de "Scio Sen Bariloj".




Plena salono. Proks 60 personoj.
Filmisto liveris DVD-n samtage.


Demandoj, respondoj. Debato.
Privas klarigas kaj argumentas.



Kun invitilo diversaj personoj ricevis la unuan lecionon de la kurso Ferez.
Tiuj, kiuj skribis la teston de la fino de la unua leciono partoprenis lotumadon kaj kelkaj el ili ricevis premiojn. Shi ricevis premion.



Poste komenciĝis kurso "Unua Kontakto" por tutkomencantoj. 26 personoj aliĝis kaj frekventis la kurson ĉiun tagon en kulturcentro JoCa. Fine de la semajno, ili trapasis ekzamenojn kaj 25 el ili ricevis atestilon.





Dum la semajno okazis preparkurso por progresantoj. Fine de la semajno okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA laŭ la du niveloj: elementa kaj meza. Jen la Loka Ekzamena Komisiono: maldekstre Adjé Adjévi, el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA. Meze Privas Tchikpe el Kotonuo, Benino, prezidanto de "Scio Sen Bariloj" (SSB). Dekstre Mireille Grosjean el Les Brenets, Svislando, membro de SSB.




Du fotoj de Adjé Adjévi.


Intensa diskuto inter Adjé kaj Privas.
Malantaŭ ili vidiĝas la kursejo.


Privas Tchikpe kaj Latifou Gbadamassi




Afrika etoso....
Frumatena sunleviĝo....


Parola parto de la ekzameno de ILEI UEA


Ni klopodas verdigi Afrikon!


Loka Ekzamena Komisiono (LEK) kaj sukcesintoj:
De maldekstre:
Adjé Adjévi, prezidanto de LEK
Latifou Gbadamassi, sukcesis en la meza nivelo.
Privas Tchikpe, membro de LEK.
Mireille Grosjean, membro de LEK.
Philippe Pellicier el Francio, sukcesis en la meza nivelo.
Félicien Yehouessi, sukcesis en la elementa nivelo.



Grava momento.

Unue ripozo post la fino de la sesio. Agrabla amika babilado.

Poste esploro pri la estonteco.

Fine decido pri 
Afrika Kongreso de Esperanto (AKE).
SSB organizos ĝin!



De maldekstre: Adjé, Mirejo, Latifou, Privas.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire